Ĉi-dimanĉe la 14an de aprilo denove okazos "Dimanĉe Dumtage" en Lange Beeldekenstraat 169 en Antverpeno.
Pordoj estos malfermitaj ekde 12:00.
Je 12:30 ni komencos komunan lunĉon.
Vi estas kore invitita kunporti propran (lunĉ)pladon kaj partumi tion kun la aliaj kiuj ankaŭ kunportis ion. Tiel ni ĉiuj povas ĝui abundan surprizan lunĉon. Mi mem ekzemple kunportos glaciaĵdeserton.
Je 14:00 Ite Tytgat prelegos pri Vitaminoj.
Poste ni daŭrigos la posttagmezon per libera babilado.
Nia propra bufedo estos malfermita dum la tuta tempo kun elekto da bieroj, senalkoholaĵoj, vinoj kaj frandaĵoj.
Estu bonvena!
===================
Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.