Jam 20 fojojn Heinz Sprick de la Hamelena Esperanto-Klubo organizis virtualan kantoparadon en kiu prezentiĝas 9 kantoj, por kiuj la ĉeestantoj povas voĉdoni.
Speciale por la Eŭropa Eŭrovizia Kantoparado kiu okazas ĉi-semajne, Heinz prezentos specialan Kantoparadon kun la plej popularaj kantoj de la antaŭaj 'elsendoj' dum nia vendreda programo.
===================
Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe
esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.