Orlando Raola (USA) "Fiziko kaj kemio ĉiam estas farataj laŭ la plej simpla maniero, laŭ la konsilo de Ejnŝtein".
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Nia klubejo estas malfermita. Ni invitas por veni multnombre al niaj tradiciaj vesperoj

Loka

Naturaj sciencoj estas niaj klarigoj pri la ĉirkaŭanta universo. Mi ofte aŭdis la plendon inter nefakuloj pri la komplekseco aŭ malfacileco de fizikaj kaj kemiaj teorioj. La fama eldiro atribuita al  Albert Ejnŝtein "Ĉio estu simpligita kiel eble plej multe sed ne pli" estas miscitaĵo. Liaj veraj vortoj (mia traduko el la angla) estas: "Oni povas apenaŭ nei, ke la ĉefa celo de ĉiu teorio estas havi kiel eble plej simplajn kaj malmultajn bazajn elementojn, sen fordoni kaj adekvatan reprezentiĝon de eĉ unusola datenero". Alia miscitaĵo estas "Vi ne vere komprenas ion krom se vi kapablas tion klarigi al via avinjo", kiu kompreneble ne povas veni de homo kiu sukcesis vortumi unu el la plej kompleksaj kaj kompletaj teorioj ĝis nun kun-pensitaj de la homaro. La perceptita malfacileco kaj komplekseco ne estas trajtoj de la sciencoj, sed de la universo mem, la sciencaj priskriboj estu nur konsekvencaj kaj klaraj, ne necese malkompleksaj. Kiam studento petis al usona nobelpremiito Richard Feynman klarigi  pli simple pri magnetismo, la saĝulo respondis, ke ne eblas pli simple klarigi, ĉar li ne konis pli simplan klarigon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉