Okaze de "Valentena tago" ni trarigardos kion scienco jam scias pri la fenomeno de enamiĝo.
Kio okazas en nia korpo / organismo kiam ni enamiĝas?
Kiun rolon ludas kisado?
Ĉu eblas kaŭzi ke iu reciproku nian enamiĝon?
Jen la demandoj je kiuj la prelego respondos.
===================
Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe
esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.