Yves Nevelsteen, aŭtoro de manlibro pri Vikipedio kaj aktiva vikipediisto, prezentos la retan enciklopedion Vikipedio kaj la agadon por ĝin plibonigi kaj pli utiligi, interalie pere de fonduso Instigo kaj la asocio Esperanto kaj Libera Scio. Li donos konkretajn ekzemplojn, kiel ankaŭ vi mem povas kontribui, kaj rakontos pri progresoj kaj defioj.
===================
Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe
esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.