🖥 Ruth Kevess-Cohen (USA) "La kurso Duolingo: historio, sukcesoj kaj defioj"
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ruth Kevess-Cohen (USA) "La kurso Duolingo: historio, sukcesoj kaj defioj"

Loka

La lanĉo de la Esperanto-kursoj ĉe Duolingo reprezentis gravan paŝon en la historio de instrumetodoj por Esperanto. Kaj reklamilo, kaj instruilo, tiu efika kaj amuza metodo allogas multajn lingvemulojn al nia lingvo. Kiel okazis, ke Duolingo aldonis Esperanton? Kiel la volontula teamo konstruis ĝin? Kiajn defiojn ni spertis dum kaj post la kreado de la kursoj? Kaj kio okazas nun, post kiam Duolingo decidis ne plu permesi al volontuloj prilabori kursojn? Ruth "Margo" Kevess-Cohen, iama gvidanto de la Esperanto-kursteamo, diskutos ĉi tiujn temojn, kaj pli.

Nia klubejo estas malfermita ekde 19h30. Vi estas bonvena viziti nian sidejon.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj