🖥 Paul Peeraerts kaj Bart Demeyere "25jara Retbutiko de FEL"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Paul Peeraerts kaj Bart Demeyere "25jara Retbutiko de FEL"

Kunveno/Evento

Paŭl Peeraerts eklaboris kiel direktoro de la tiama antverpena oficejo de UEA en 1979 kaj poste de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) ĝis lia emeritiĝo fine de 2011. En tiu funkcio li kreis en 1996 la unuan esperantlingvan retbutikon, kiu nun do 25-jariĝis.
Pri tiu ekesto kaj pri la nuna retbutiko Paŭl parolos dum tiu ĉi programo kune kun Bart Demeyere, la nuna programisto.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Interesiĝintoj

Administranto