🖥 Kluba vespero: prelego pri la gaela lingvo en Irlando
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Sean O'Riain (IR): "La gaela lingvo en Irlando"

Loka

La irlanda lingvo estas unu de la gaelaj lingvoj (kun la skotgaelo kaj la manksa), kaj unu de la keltaj lingvoj (kun la kimra, la bretona kaj la kornvala). Temas pri tre malnova literatura lingvo – la unua literatura tekston kiun ni ankorau havas estas de la jaro 597 AD. Pro diversaj kialoj la lingvo preskau tute mortis fine de la 19a Jarcento, sed ghi plifortighas dum la lastaj jaroj, aparte dum la pasintaj 20 jaroj. La irlanda estas nun plenrajta oficiala lingvo de la Europa Unio – unu de la 24 oficialaj lingvoj.  La prelego konsideros diversajn flankajn de la irlanda lingvo. 

===================

Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉