🖥 Martin Taylor [GB] "Hipnoto per ZOOM"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Martin Taylor [GB] "Hipnoto per ZOOM"

Internacia

Martin Taylor estas vera profesia hipnotisto, kiu hipnotas lernantojn en britaj lernejoj kaj li estas ankaŭ esperantisto.
Martin Taylor lernis hipnotigi kiam li estis studento antaŭ 40 jaroj, kaj li prelegas profesie pri hipnotismo de pli ol 30 jaroj - sed li ne kredas je hipnoto! Dum la hodiaŭa prezentaĵo, li klarigos tion, kaj vidigos filmetojn de eltiraĵoj el siaj spektakloj. Esperante li finos sian prelegon per hipnotigi kelkajn el la spektantoj.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Interesiĝintoj

Administranto