🖥 Jean Marc Leclercq [FR] “Okcitanio, gxia lingvo kaj kulturo”
20:00 - 23:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Jean Marc Leclercq [FR] “Okcitanio, gxia lingvo kaj kulturo”

Loka

Kaŝita per la politiko de la franca ŝtato kiel multaj aliaj kulturoj, la okcitana kulturo jam havas mil jarojn. Ĝi estas la plej vasta de la tuta lando kaj kuŝas de Atlantiko ĝis Mediteraneo, enhavanta tri montarojn : Pireneoj, Alpoj kaj Centra Masivo.

Malkovru la ĉarmon de ĝia malnova historio, sekvo de la romia kaj vizigota civilizacioj, ejo de la mezepoka literatura skolo de la Trobadoroj, la poetoj, kiuj elpensis la Amon, kaj eksciu kio restas hodiaŭ de ĝi.

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto