La Verda Stelo portas la Internacian Vesperon al la reto, por la dua fojo jam.
Ni petis kelkajn homojn prezenti 1 aŭ 2 pecojn sur nia virtuala podio.
Varmigu vin ĉe muz(ik)aj flamoj!
Tiu ĉi programero estas parto de Reta Novjaro, la virtuala anstataŭo de multaj ne-okazantaj jarfinaj E-aranĝoj.
===================
Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe
esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.