Je la 7a de marto 2026, esperantistoj el Flandrio kaj Valonio faros komunan ekskurson al Loveno-La-Nova (Louvain-La-Neuve). Ĉiuj estas bonvenaj!
Muzikemuloj estas invititaj kunporti instrumenton. Se vi ŝatas kanti, vi estas same bonvena. Se vi preferas aŭskulti, ankaŭ bone!
Jen la programo: (Vi rajtas partopreni la tutan tagon, aŭ nur parton, laŭplaĉe.)
11.00 Alveno ĉe "Les Verchons" (76, rue de la Neuville – 1348 Louvain-la-Neuve)
11.15-13.15 Kuna muzikumado (ukulelo, gitaro, kantado, ...)
Abel Massiala partoprenos kaj volas instrui al vi la kanton 'Bonvenon'. Vi povas prepari vin aŭskultante la kanton ĉe
ĉi tiu video.
13.30-14.30 Manĝo (Kunportu piknikon, Vespo donacas la trinkaĵojn.)
14.30-17.00 Vizito al muzeo aŭ al la urbo (depende de la vetero kaj prefero, eventuale en du grupoj)
17.00 Fino
(Tiuj, kiuj deziras, povas ankoraŭ kune vespermanĝi.)
Alvenebloj
- Trajne: la kunvenejo troviĝas je 5 minutoj piede de la stacidomo.
- Aŭte: ni rekomendas 'Parking malin', senpaga sur Avenue Baudouin (5'-15' piede - por serĉi lokon en parkejo + piedira serĉado).