Ŝĉecina Esperanta Printempo
Ĉi-jara temo: Ŝĉecino ŝanĝiĝas

La 26-an de aprilo 2019 komenĉiĝos la sesa Ŝĉecina Esperanta Printempo, ĉi-jare dediĉita al konstanta ŝanĝado de nia bela urbo. Ni planas viziti rekonstruitan ĉekastelan “malnovan” kvartalon kaj troviĝantan tie iaman urbodomon kun muzeo dediĉita al historio de Ŝĉecino. Poste de situita je alteco de 53 metroj vidpunkto de katedrala turo ni povos admiri panoramon de tuta ĉerivera parto de la urbo kaj aŭskulti kiel ĝi ŝanĝiĝis dum lastaj jaroj.

Kiel kutime la aranĝon komencos la koncerto en Ŝĉecina Filharmonio, sabate posttagmeze okazos artaj programeroj kaj prelegoj an la festosalono, kaj dum ambaŭ vesperoj ni kafoklaĉos regalitaj de hejmpreparitaj kukoj kaj manĝaĵoj. Sube vi trovos la programon, organizajn informojn kaj aliĝilon. Ĝis la 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj