🖥 Reta kunveno de La Amsterdama Rondo
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Diskuttemo: dietoj

Internacia

Bedaŭrinde ankoraŭ ne eblas uzi la kutiman kunvenlokon en Amsterdamo, ĉar oni ankoraŭ adaptas la ejon al la nova situacio. Sed ni diskutos interrete. La temo estas “Dietoj”, ne malgrandaj dioj, sed la manĝo-kaj trinkadreĝimoj kiujn sekvas homoj kelkfoje. Vi trovos demandojn en la aparta folio kiun ni kunsendas. Kio laŭ vi estas dieto kaj kio estas la diferenco kun manĝokutimo? Kiujn dietojn vi konas? Kiun dieton vi foje sekvis kaj kial? Ĉu vi pensas ke dietoj povas preventi kaj/aŭ kuraci malsanojn? Certe estas homoj kiuj havas siajn fiksajn opiniojn, sed estas ankaŭ homoj kiuj pretas sen antaŭjuĝo eksperimenti pri dieto. Jen ebleco rakonti pri viaj spertoj kaj aŭskulti tiujn de aliaj homoj.

Se vi volas partopreni anoncu vin ĉe P. Ebenau per retmesaĝo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

amsterdamo.nl
P.Ebenau(ĉe)outlook.com

Interesiĝintoj

Administranto