🖥 Reta kumzico en Bamberg
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Partoprenantoj el la tuta mondo estas tre bonvenaj kaj invitataj, babili kun ni.

InternaciaLoka

Babilu kun ni!

La vorto kumzico devenas el la hebrea kaj origine el la jida lingvoj (קומזיץ). Ĝia signifo estas ‘neformala kunveno, kutime ĉirkaŭ fajro, por komune babili, kanti kaj festi’, etimologie la jidaj vortoj קום (kum) kaj  זיץ (zits) signifas ‘venu’ kaj ‘sidu’. Kumzico populariĝis en Esperanto dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj de Esperanto en Israelo. Konkretan fajron ni ne havas, sed ni volonte babilos kun vi en neformala internacia rondo.

Vi estas bonvenaj, ĉe Zoom (bv. atenti, ke la zumnumero ŝanĝiĝis): bv. uzi https://uni-bamberg.zoom-x.de/j/65629041574.
La pasvorto estas la majuskla litero E kun punkto (E.) kaj tuj post la punkto la jaro, en kiu aperis la unua libro de Esperanto.

Ni ankaŭ havas telegramgrupon por kunordigi la kunvenon kaj por anonci lastminutan ŝanĝon, se necese: https://t.me/+ClAFyk_d_wkyNTdi

Ne hezitu kontakti nin!
Informoj

esperanto.bnv-bamberg.de
esperanto(ĉe)bnv-bamberg.de

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureMartin Haase

Administranto