🖥 Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
TEJO, kunlabore kun ILEI kaj UEA, lanĉas novan konkurson por junaj esploristoj, scientistoj, kaj studentoj! Dum Retoso 2022, partoprenu en KonSciU, la Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj, organizita de la Komisiono pri Edukado, Scienco, kaj Kulturo (ESK).

Internacia

📣 TEJO, kunlabore kun ILEI kaj UEA, lanĉas novan konkurson por junaj esploristoj, scientistoj, kaj studentoj! 👩‍🎓

Dum Retoso 2022, partoprenu en KonSciU, la Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj, organizita de la Komisiono pri Edukado, Scienco, kaj Kulturo (ESK).

Se vi estas individua membro de TEJO kaj vi esploras aŭ iam esploris pri iu fako (ekde la bakalaŭra ĝis la doktora nivelo), vi rajtas partopreni. Ne necesas esti sciencisto aŭ esploristo laŭ profesio! 📚🔬🖼

Dum la konkurso, vi disponos precize tri minutojn por resume prezenti vian esploron. Uzu efike viajn voĉon, komunikajn lertojn, kaj kreemon por klare kaj atentokapte sintezi ĝin, kaj gajnu diplomon kaj aliajn premiojn! 🏆

La finalo de KonSciU okazos dimanĉon, la 27an de novembro, je 14:00 UTC.

🔗 Legu pliajn detalojn ĉe https://www.tejo.org/partoprenu-en-konsciu/ kaj aliĝu ĝis la 25a de novembro (vendredo) ĉe: https://bit.ly/konsciu22 📝
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.tejo.org/partoprenu-en-konsci...
snehaja.esp(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto