Tihvinaj Esperanto-Metiejoj
Funkcios metiejoj: Poezia, kanta, traduka, pentroarta, sportaj, movada, luda k.a. Okazos ekskursoj, koncertoj, kvizoj ktp.

Internacia

La antikva (1373) rusa urbo Tiĥvin estas administra centro de la Tiĥvina distrikto en la Leningrada regiono.

En sia eventoriĉa historio la urbo travivis epokojn glorajn kaj dolorajn; la plej grandan famon al Tiĥvin donas la ikono de Tiĥvina Dipatrino, unu el sep plej adorataj sanktaĵoj de la rusortodoksa eklezio. La ikono lokiĝas en la belega vira monaĥejo, amase vizitata de pilgrimantoj. Logas la pilgrimantojn ankaŭ kelkaj aliaj monaĥejoj, funkciantaj en kaj apud la urbo.

Alia famaĵo de la urbo estas muzeo de la komponisto Nikolaj Rimskij-Korsakov, kiu naskiĝis kaj loĝis en Tiĥvin. Ankaŭ la muzeo estas amase vizitata de turistoj kaj muzikŝatantoj. Dank’ al tiu famo Tiĥvin ricevis ankaŭ la rajton aranĝi ĉiujare internaciajn konkursojn de junaj operkantistoj, alte aprezatan en la artista mondo.

La sesdekmila loĝantaro de Tiĥvin ĝuas buntan kulturan vivon. En la urbo funkcias bonegaj bibliotekoj kaj legejoj, regule okazas literaturaj konkursoj kaj prezentaĵoj. Tradiciaj festivaloj – tiuj de la infana arto “La Ora Koko” kaj “Tiĥvina Lelj” – samkiel la festivalo de ĵaz-muziko “Aŭtuno en Tiĥvin” prezentas artistojn el la tuta Rusio kaj el la najbaraj landoj.

Inter ceteraj kulturaj asocioj elstaras ankaŭ la Tiĥvina Esperanto-klubo, kiu funkcias en la urbo ekde 1975 havanta laŭmeritan aŭtoritaton en la urbo kaj en la Esperanto-movado.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj