KAEST 2024
Ĉeftemo: Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo

Internacia

La Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazos ĉeeste ĉi-jare!
Ĝin bonvenigos Žilina, bela urbo en la nordo de Slovakio, ekde la 7-a ĝis la 10-a de novembro 2024.

Ĉi-jare vin atendas:
📌 Fakaj prelegoj
📌 Paneldiskutoj
📌 Trejnadoj
📌 Eblo kunsidi por fakaj sekcioj kaj grupoj
📌 Vespera programo
📌 Vingustumado
📌 Ekskurso al la kastelo Budatín

La unua aliĝperiodo finiĝas la 30-an de junio, eksciu pli kaj aliĝu ĉe ➡ kaest.ikso.net!
Danke al la partnereco kun UEA, Individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio ricevas rabaton 20 EUR, do ne forgesu indiki vian UEA-kodon en la aliĝilo.
Informoj

kaest.ikso.net

Interesiĝantoj

3

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureDiego Filippo Lotesto


User profile picturePeter Baláž

Administranto