Monterrey aliĝis al Paralela Universo, akompanu nin!
12:00 - 17:00
Ameriko/Matamoros
Elekti horzonon
La klubo Esperanto-MTY partoprenos en la internacia evento “paralela universo”.

Loka

La plano por Monterrey estas renkotiĝi en sabato, la 17an de aŭgusto je la 12ah. ĉe la picejo “Pizza Rev”, kiu troviĝas ĉe:
Av. Fundidora 600
Col. Obrera
Monterrey, NL.
En la kazo ke vi perdiĝu, bv. sendi mesaĝon aŭ voki al unu el la sekvaj telefonnumerojn 81 1183 7371 / 81 1900 0829 por informi vin ekzakte kie ni troviĝas.  
Ni tagmanĝos kune kaj poste ni ludos esperantajn tabloludojn, la ceteron ni planos kune surloke, ni agos laŭ deziro kaj kunakordo de la partoprenantoj.
Pasigu kun ni agrablan tempon, invitu viajn familianojn kaj amikojn, la renkontiĝo estas malfermita por ĉiuj, esperantoparolantoj, lernantoj, kiuj interesiĝas pri la lingvo kaj akompanantoj!
ĜIS TIAM!
* Organizas: MEF kaj Esperanto MTY. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/events/209836437...
estraro(ĉe)esperanto-mexico.org
Av. Fundidora 600, Col. Obrera

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureMallely Martinez