Pro la sancirkonstancoj en Madrido (Hispanio), la kutima unuasabata monata renkontiĝo plu translokiĝas al la reto. Ni utiligas la sistemon Jitsi, en la adreso
https://meet.jit.si/MadridaSabataRenkonto Pro la jarkomencaj festoj la renkontiĝo okazos en januaro en la dua sabato, t.e. la 9a de januaro.
Ni elektis temon "Kia Esperanto-movado post la pandemio?", sed la babilado plu restas malferma kaj senĝena.
La invito plu restas malferma ankaŭ por ne-madridanoj, kompreneble. Ĉiu estas bonvena.