Varia programo, kiun aranĝas kaj plenumas la partoprenantoj mem - gepatroj kun infanoj: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakont-vesperoj, koncertoj, plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj, lokaj popoldancoj, sportoj teamaj kaj tandemaj, lingvaj kaj E-kulturaj atelieroj por infanoj kaj plenkreskuloj.
Atentu ke la renkontiĝo celas nur familiojn kiuj jam uzas esperanton hejme. Ĝi ne taŭgas por infanoj kiuj ne jam komprenas esperanton.
Organizas: Carolin kaj Robert Weemeyer