Dum tuta semajno ni kelkdekope 5 horojn tage trejniĝos je plurvoĉa kantado sub gvidado de profesia korusestrino Rineke HOENS el kant-E-grupo AKORDO
kun finaj koncertoj.
Krome laŭ proponoj de partoprenontoj ni havos tre buntan kulturan programon
kun prelegoj pri Kroatio k.s., prezentadoj de revuo "EoInfo" k.s., traduko de kantoj, pentrart-trejniĝo k.s., ludoj, ski- & pied-ekskursoj, ktp.