INK en sia kvara kaj lasta sabata babilado ekkonos la verkojn de Spomenka Štimec
Internacia
En nia kvara kaj lasta programero la 12an de junio ni renkontiĝos en la jutuba kanalo de UEA, kie vi povos aŭskulti konversacion kun verkisto Spomenka Štimec kaj la eldonisto de ŝiaj verkoj: Brunetto Casini (la eldonejo nomiĝas Edistudio).
La lasta verkateliero post la babilado okazos en jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku komencantoj, spertuloj, interesiĝantoj pri verkado... ĉiu bonvenas!
Ĉiun duan sabaton ĝis la 20-a de junio la INK-teamo organizas babiladon kun diversaj invititoj kaj komunan verkadon por instigi vin sendi novelon al la konkurso!
Nia komuna verkateliero okazos en jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku Ĉiu estas bonvena, ni ĝojas, ke vi venos!ink.logotipo_malgranda.jpg110 kB