INK en sia tria sabata babilado kaj kunverkado atendas vin per diskuto pri eldonado de verkoj
Internacia
En nia tria programero la 29an de Majo ni renkontiĝos en la Literatura Babilejo en facebook, kie vi povos aŭskulti konversacion pri eldonado de Esperantaj verkoj.
La invititoj de INK estas: Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko kaj Petro Balaž. La diskuton gvidas: Nicola Ruggiero.
Kiuj estas la defioj? Kiel trovi la legantojn? Kiel taksi kion eldoni?
La kutima verkateliero post la babilado okazos en jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku komencantoj, spertuloj, interesiĝantoj pri verkado... ĉiu bonvenas!
Ĉiun duan sabaton ĝis la 20-a de junio la INK-teamo organizas babiladon kun diversaj invititoj kaj komunan verkadon por instigi vin sendi novelon al la konkurso!
Nia komuna verkateliero okazos en jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku Ĉiu estas bonvena, ni ĝojas, ke vi venos!ink.logotipo_malgranda.jpg110 kB