🖥 INK babilado kun TEJO!
13:00 - 14:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
En nia dua babilado ĉirkaŭ la ŝanĝoj en retaj junularaj eventoj dum la pandemio ni gastas ĉe TEJO

Internacia

En nia dua babilado ĉirkaŭ interkultureco kaj la pandemio INK gastas ĉe TEJO!

Homoj, tiu estos tre-tre fascina babilado!

Organizantoj Karlos' (IJK en Badajoz, 2018 kaj ĉi jare en 2021) kaj Marko (unua reta IJK en 2020 kaj espereble ĉeesta en Nederlando, 2022) helpos al ni kompreni kaj malkovri la diversajn ŝanĝojn de transiro al la reta formato de la IJK.

Ambaŭ estas organizantoj, partoprenantoj, helpantoj en ĉeestaj IJK-oj kaj poste iĝis organizantoj de la retaj versioj. Kio estas la esenco de IJK? Kiel la diversaj komprenoj de kion signifas IJK povas esti transportita de ĉeestas al reta sperto? Kiel la du spertoj similas? Kiel ili malsimilas?

Stela kun la du invititoj pridiskutos la pandemi-evoluadon de junularaj retaj renkontiĝoj. Kiel oni konstruas laŭ ĉeestaj eventoj virtualan mondon por IJK? Kion oni gardas, kion oni ŝanĝas?

La programo estos elsendita vive tra la jutubkanalo de TEJO: https://www.youtube.com/channel/UC1cW8y4NncmbRr6zD5IO8xw

La ligilo por la rekta elsendo estas tiu ĉi: https://www.youtube.com/watch?v=WjdPYXuMirU
Post la babilado ni kune verkos en la jitsi-ĉambro: https://meet.jit.si/verkuverku

Nepre partoprenu ankaŭ la sekvan tagon (dimanĉe la 16-an de majo) la prezentadon de la nova platformo (gathertown) de la dua reta IJK!


--

Ĉu vi volas verki por la konkurso de INK (https://www.akademio-literatura.org/ink) sed ne scias kiel? Ni helpos al vi!

Venu kaj kaptu inspiron de tio kio okazas en la mondo! 

Ĉiun duan sabaton ĝis la 20-a de junio la INK-teamo organizos babiladon kun diversaj invititoj kaj komunan verkadon por instigi vin sendi novelon al la konkurso! 

Nia komuna verkateliero post la babiladoj ĉiam okazos en jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku

Ĉiu estas bonvena, ni ĝojas, ke vi venos!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.youtube.com/watch?v=WjdPYXuMi...
ink.organizado(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureStela BM