52-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
La IIK okazos samtempe kun la 109-a UK

Internacia

La temo de la kongreseto estas : “LINGVA SAFARIO: Esploru la mondon kune”. Tiu ĉi temo emfazas la ideon pri aventuro, malkovro kaj lernado, kio estas perfekta por infanoj. Dum la Kongreseto estas planataj multaj aktivaĵoj – ekz. trezorserĉado, artaj atelieroj, subĉiela teatreto, ekskursoj, kaj kompreneble instruado de Esperanto. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu la programon.

Ni atendas ĉirkaŭ 40 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton (minumume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto):

  • infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj
  • adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj
  • infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.
Informoj

iik.uea.org/2024

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto