Je la 14a horo ni vizitos la Internacian Esperanto-Arkivon en Diest. Ĝi troviĝas je 22 minutoj piede de la stacidomo, sed eblas uzi buson: 40, 56, 66. Rendevuo je la 14a horo, ĉe IEspA mem.
Por vidi kiamaniere funkcias la arkivo, ni kuraĝigas vin (ne-devige!) mem kunporti ion interesan por la arkivo. Tiel ĉi, vi povas sperti kiamaniere la diversaj aĵoj estos arkivitaj kaj stokitaj. Krome, tiel vi povas mem kontribui al la ampleksigo de la arkivo.
Libroj kaj revuoj certe estas bonvenaj, sed ankoraŭ pli interesaj estas jenaj aferoj:
- personaj leteroj, poŝtkartoj, (manskribitaj) notoj, eks-librisoj, ...
- gazetartikoloj
- afiŝoj, faldfolioj,
- muziko, poemo,
- kongreslibroj, insignoj, vestaĵoj
- ktp
Bonvenas ankaŭ ne-esperantistoj.