14:30 - 16:30
Ameriko/Recifo
Elekti horzonon
Rugbeo: sovaĝa sporto por noblaj sportistoj

Alia

Pernambuka Esperanto-Asocio okazigas prelegon farotan de Fabjo (membro kaj volontulo de PEA) pri la temo Rugbeo: sovaĝa sporto por noblaj sportistoj. Ĉiuj estas bonvenaj! Senpaga evento.

Resumo:
Sporto, en kiu du dekkvinhomaj teamoj penas mane deponi ovoforman pilkon trans kontraŭa gololinio, aŭ ĝin piedĵeti super la horizontalan stangon de H-forma golejo. Tiu ĉi difino legeblas en la vortaro, sed ĝi estas malprofunda. Nelson Mandela, forpasinta eksprezidanto de Sud-Afriko, opiniis ke rugbeo estas "homa kalkulo" kaj uzis ĝin kiel ilon kontraŭ rasismo en sia lando. Kvankam ĝi estas kontakta sporto kaj iafoje vundema, rugbeo entenas moralajn valorojn, kiujn oni malofte rimarkas en aliaj kolektivaj sportoj, kiel futbalo. Du disigitaj landoj kun malsamaj politikaj reĝimoj, malsamaj religioj, malsamaj himnoj kaj malfeliĉa pasinteco de sangoplena konflikto, pere de rugbeo partoprenas kune kiel unuiĝinta skipo en internaciaj turniroj... jen ekzemplo de la rugbea forto. Se vi volas kompreni kial rugbeo estas pli ol ordinara sporto, vi certe ne volos maltrafi tiun ĉi prelegon.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉