Esperanto-tendaro en Odeso
Apud la Nigra maro en belega ripoz-zono

Loka

Esperanto tendaro en Odeso vicafoje donos pozitivajn impresojn kaj neforgeseblan semajnon apud la Nigra maro en belega ripoz-zono de nia urbo. Se vi amas necivilan someran ripozon en ĉirkaŭo de samideanoj, do la evento estas precize por vi! 

Somere, en la mezo de varmega ripoz-sezono ni povas organizi tute senpagan aranĝon por esperantistoj, kiuj ŝatas ripozi en propraj tendoj kaj simple ĝui la vivon. Do, diference de aliaj konataj E-eventoj, neniu deva kotizo estas antaŭvidita. Por havi plenvaloran ripozon al partoprenontoj necesas havi:
- Minimume parolan nivelon de internacia lingvo Esperanto
- Tendon taŭgan por si mem aŭ por grupo, kiun li/ŝi veturigos
- Turistan tapiŝon kaj
- Turistan dorman sakon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

eto.inf.ua/Odeso/index.html
tourmaestro79(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen