🖥 Ne piednoto, sed ĉefteksto: La Vivo kaj Arto de Gwen John
18:30 - 20:00
UTC
Elekti horzonon
Parolado

Kunveno/Evento

Ĉu vi konas la arton de Gwen John? Dum jardekoj ŝi estis priskribata nur kiel "fratino de Augustus John" aŭ "muzo de Rodin" - preskaŭ piednoto en art-historio. Sed ĉi tiu kimra artisto (1876-1939), kiu vagadis tra Francio kun toloj kaj farboj sur la dorso, kiu vivis en Parizo kaj Meudon, estas nun rekonata kiel unu el la plej gravaj artistoj de la 20-a jarcento. Ŝi pentris mallaŭtajn, profundajn portretojn de virinoj en modestaj ĉambroj – virinoj kiuj ne estas spektaklo, sed pensantaj, memposedaj estaĵoj. 2026 estas la cent-kvindeka datreveno de ŝia naskiĝo, kaj ĵus malfermiĝis granda ekspozicio pri ŝia arto en Kardifo. Ni prezentos 45-minutan vojaĝon tra la vivo de Gwen John – tra ŝiaj vojoj, ŝiaj pentraĵoj, kaj ŝia malrapida reapero el forgeso. Malkovru kial ŝia "mallaŭta" arto nuntempe parolas pli laŭte ol iam ajn.

Ligilo: https://meet.google.com/izw-shio-qwi

2.png 393 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj