Jarĉefkunveno de EGN / prelego / komuna vespermanĝo
15:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kunveno de EGN kun elekto de estraro, prelego de akademiano Aleksandro Melnikov kaj komuna vespermanĝo.

Karaj membroj kaj amikoj de nia kara lingvo,
 
ni antaŭĝojas vian multnombran partoprenon ĉe la ĉi-jara kluba kunveno. Ĉi-jare okazos denove elekto de estraro.

Ni mendis etan kafoservon kaj volas inviti vin partopreni. Ni ankaŭ ĝojas se vi kunportos iomete da kuko, keksoj aŭ similaj manĝaĵoj.

Jen kontaktinformoj se vi volas aliĝi:
http://esperanto-nuernberg.de/e/de/989758/main/programm

Gastoj estas ĉiam bonvenaj.
 
Post la klubkunveno okazos prelego Homo sub Stalin ĝis Putin de akademiano Dro. Alexandr Melnikov je la 17-a horo. Ekde la 19-a horo okazos kuna manĝado en kafejo en teretaĝo de la la kulturdomo.
Ni antaŭĝojas viajn proponojn por la kluba agado en la sekvontaj jaroj.

Programaro
sabate, la 11-an de majo 2019

Ni renkontiĝos tie ekde la 14-a horo por prepari la ejon. Vi povas veni al ajna programero.

15-a horo - komenco de Jarĉefkunveno en la malgranda salono (kleiner Saal)
17-a horo - komenco de la prelego en malgranda salono (kleiner Saal)
19-a horo - komuna vespermanĝo en la teretaĝa kafejo (Çayhaus)

Kulturdomo Villa Leon
Philipp-Koerber-Weg 1
90439 Nürnberg

(publiktrafika haltejo Rothenburger Straße S1, U2 kaj U3,
aŭtoparkejo en apuda strato Schlachthofstraße.)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉