La 15-an de decembro jam alproksimiĝas... Ĉu vi ĉeestos nian Z-Tagon ĉe Alliance Française tiun sabaton vespere? Ni kore atendas vin! Estos prelegoj, poemoj, kuko, trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, kaj tre agrabla etoso. Ni atendas vin en la salono N-ro 7 ek de la 2:00 ptm. Venu kun geamikoj!
Jen surprizo por tiuj lernantoj kiuj ĉeestis la tutan aŭtunan kurson... 20 laboremaj lernintoj ricevos la oficialan tason de Asocio Dominika de Esperanto. Ĉu vi estas unu el ili? Espereble jes!
www.facebook.com/groups/esperanto...
Alianza Francesa Santiago
Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.