100a Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig – temo: Amikoj tutmonde
Internacia
GEK-100.jpg124 kBLa jubilea 100a kongreso daŭros tutan semajnon. Ĝia ĉefa parto okazos dum pentekosto, de vendredo ĝis lundo, kaj ofertos prelegojn kaj laborgrupojn pri la temaro "Amikoj tutmonde", ampleksan libroservon, regionajn ekskursojn kaj vesperajn kulturprogramojn. La postkongreso senpere sekvos samloke kaj enhavos ĉefe turismajn kaj kulturajn erojn. Eblas partopreni aŭ nur la ĉefan aŭ la kompletan kongreson.
Reta Programo dum la jubilea 100a kongreso: La jubilea kongreso okazos ĉefe surloke. (Rigardu la ĉefan paĝon https://www.esperanto.de/de/dek2023 ) Por ebligi parttempan partoprenon ankaŭ al homoj, kiuj ne persone povos ĉeesti surloke en Brunsvigo, ni provos oferti la retan partoprenon de kelkaj programeroj per Zoom sabaton, dimanĉon kaj merkredon. Atentu: vi povos aŭskulti la prelegojn, sed via voĉo ne estos aŭdebla en la salono surloke. Eblan demandon vi povos starigi en la Zoom-babilejo kaj ni provos transdoni ĝin al la preleganto. Por vidi la superrigardon de la programeroj, rigardu la paĝon https://www.esperanto.de/de/gek2023-horaro .
Antaŭtagmeze: Malferma kunveno en la Malnova Urbodomo Brunsvigo (Braunschweig)
09:15 Malfermo, salutoj – Ulrich Brandenburg (prezidanto de GEA) – s-ino Antonelli-Ngameni (urbestrino Braunschweig) – Duncan Charters (prezidanto de UEA) (10:00 ĉampano, manĝeto, babilado) 10:30 Prelegoj: Pascal Dubourg Glatigny: Eliri la militon: esperantistaj voĉoj en post-milita Germanio Ilona Koutny: Interkultura komunikado (poste grupfoto antaŭ la urbodomo)
(12:00 tagmanĝo)
Posttagmeze: Prelegoj en la junulargastejo Brunsvigo (Braunschweig) 13:30-14:15 Detlef Haußner La sistemo ĝemelurba laŭ la ekzemplo de Darmstadt 14:30-15:30 Amri Wandel 1. La serĉo de kemiaj vivsignoj en eksterplanedoj (15:30 kafopaŭzo) 16:00-16:45 Guido Brandenburg Amikeco inter varvagonoj (?) 17:00-18:00 Amri Wandel 2. SETI: la serĉo de radiosignaloj de aliaj civilizacioj (18:00 vespermanĝo)