🖥 Germana Esperanto-Kongreso 2023 - Retaj programeroj por dimanĉo
09:30 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
100a Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig – temo: Amikoj tutmonde

Internacia

GEK-100.jpg 124 kB
La jubilea 100a kongreso daŭros tutan semajnon. Ĝia ĉefa parto okazos dum pentekosto, de vendredo ĝis lundo, kaj ofertos prelegojn kaj laborgrupojn pri la temaro "Amikoj tutmonde", ampleksan libroservon, regionajn ekskursojn kaj vesperajn kulturprogramojn. La postkongreso senpere sekvos samloke kaj enhavos ĉefe turismajn kaj kulturajn erojn. Eblas partopreni aŭ nur la ĉefan aŭ la kompletan kongreson.

Reta Programo dum la jubilea 100a kongreso:
La jubilea kongreso okazos ĉefe surloke.
(Rigardu la ĉefan paĝon https://www.esperanto.de/de/dek2023 )
Por ebligi parttempan partoprenon ankaŭ al homoj, kiuj ne persone povos ĉeesti surloke en Brunsvigo, ni provos oferti la retan partoprenon de kelkaj programeroj per Zoom sabaton, dimanĉon kaj merkredon.
Atentu: vi povos aŭskulti la prelegojn, sed via voĉo ne estos aŭdebla en la salono surloke. Eblan demandon vi povos starigi en la Zoom-babilejo kaj ni provos transdoni ĝin al la preleganto.
Por vidi la superrigardon de la programeroj, rigardu la paĝon https://www.esperanto.de/de/gek2023-horaro .

Reta programo dimanĉon, la 28-an de majo:
Por vidi la detalan priskribon de la prelegoj rigardu la paĝon https://www.esperanto.de/eo/gek2023-programo

Antaŭtagmeze:  
09:30  Membrokunveno de Germana Esperanto-Asocio en Forum Medienhaus
Atentu: nur por membroj – aliro per aparta Zoom-ligilo, kiu estis dissendita al la membro de Germana Esperanto-Asocio 
(12:00 tagmanĝo)

Posttagmeze:
Prelegoj en la junulargastejo Brunsvigo (Braunschweig)
13:30-14:15
  Ilona Koutny
Esperanto kaj la angla por nuntempaj esperantologoj kadre de universitataj studoj
14:30-15:30   Amri Wandel
3. La mistera objekto Oumuamua, NIFOj kaj la Fermi-Paradokso
(15:30 kafopaŭzo)
16:00-16:45   Yves Nevelsteen
Kiel kreskigi Esperantujon per Eventa Servo?
17:00-18:00   Yves Nevelsteen
Vikipedio, pli ol enciklopedio 
 (18:00 vespermanĝo)

Ligilo al la Zoom-ĉambro:
https://zoom.us/j/95848970011
Pasvorto: aperjaro de la Unua Libro
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj