1-a Granda Esperantista Junulara Matĉo Semajnfina (GEJMS)
Evento por kune sperti teamajn urboludojn kaj amuziĝi

Loka

💥En la mondon venis nova evento!💥
✳️
Ĉu vi aĝas ne pli ol 35 jarojn kaj ŝatus partopreni urbludojn kiel en la jutuba serio Esperanto Senlime (sed preferas ne devi filmi vin dume)? Aŭ eble vi bezonas ekzercon por mem aperi en estontaj sezonoj de ĝi? GEJ preparis la perfektan eventon por vi: la Grandan Esperantistan Junularan Matĉon Semajnfinan (GEJMS).

Semajnfine, inter la 27-a kaj 29-a de septembro 2024 okazos la 1-a GEJMS en Bonn. Kiom bone vi konas la eksĉefurbon de Okcident-Germanio? Kiu fama komponisto naskiĝis tie? Kiu tutmonda dolĉaĵfirmao fondiĝis en Bonn? Aliĝu por malkovri Bonn kune kun junaj esperantistoj!

Eta surpriz-premio atendas la venkontan teamon … 🏆
Por partopreni en la junulara evento GEJMS, vi ne rajtas esti pli aĝa ol 35 jarojn.*

Aparte favorajn partoprenkotizojn ni ofertas al personoj ĝis 26 jaroj.*
(* Ni konsideras la aĝon, kiun vi havis je la dato 2023-12-31.)

Por aliĝi: https://mallonge.net/GEJMS1

image.png 1,08 MB

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperantojugend.de/eo/unsere_tref...
gej.fe(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto