La Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso (SEM), Brazilo, invitas la publikon al la Esperanto-Festo BH 2026, kiu okazos la 26-an de julio 2026, de la 12-a ĝis la 17-a horo, sur Placo Zamenhof, en la kvartalo Floresta, Belo-Horizonto-MG.
La evento estas senpaga kaj malfermita al ĉiuj.
La iniciato celas prezenti al la loĝantaro de Belo-Horizonto la multkulturan riĉecon de Esperanto, ĝian praktikan uzadon kaj ĝian potencialon kiel tutmonda, inkluziva kaj facile alirebla lingvo, kaj, kompreneble, veki scivolemon pri Esperanto.
La programo enhavos ekspozicion, prezenton de literaturaj verkoj, kulturan foiron kaj muzikajn prezentaĵojn en Esperanto.
Jen invitvideo, portugalingve, ĉe instagramo:
Festa do Esperanto