Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin dum senceremonia socia kunveno en la Kultur- und Kommunikationszentrum Sumpfblume por ekzerci viajn Esperanto-komunikadpovojn, renkonti la lokan grupon kaj por praktiki la konojn de ĉiuj el viaj Duolingo-sesioj.
25.09.2019: Planita programo: Esperanta retradio - Literoj-ludo
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni aŭskultas kaj legas artikolojn el la Esperanta retradio. Ni ludas la literoj-ludo.
Ni estas en la Kicker-ĉambro.
Aldonaj informoj:
- Ni intencas okazigi renkontiĝon dufoje monate, kaj niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj.
- Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.
- Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo.