Ekzameno pri supera lernado
Atesto pri supera lernado de Esperanto

Alia

La ekzameno okazas kadre de staĝo en la Esperanto-domo, kastelo Grésillon.

La ekzameno de tria grado “Atesto pri supera lernado” konsistas el

Skriba parto (nur uzo de PIV aŭ PV permesata). Estas entenataj :

1. Altraduko : 20 poentoj.
 2. Detraduko : 20 poentoj. 
 Ĉioma daŭro : kvar horoj. 
 Ĉiu el la tekstoj, prozaj, entenas inter 150 kaj 300 vortojn.

3. Redaktaĵo pri temo elektita de la kandidato inter tri proponitaj (minimume 200 vortoj, t.e. de unu ĝis kelkaj paĝoj, laŭ la dimensio de la skribo de la kandidato). Listo de kvar studendaj verkoj estas periode fiksita (*).
Daŭro : tri horoj ; 20 poentoj.

Parola parto, konsistanta el :

1. Tuja traduko de deko da frazoj pri la ordinara vivo, testanta la lingvajn sciojn (vortaro, gramatiko). 10 poentoj.

2. Demando pri la postulataj scioj : priskribo de la lingvo, teknikoj de instruado de Esperanto, historio de la esperantista Movado, literaturo, aparte de la kvar verkoj en la programo (demandado pri verko alia ol tiu elektita de la kandidato en la skriba parto). 10 poentoj.

Sukceso postulas almenaŭ 40 poentojn el 80. 

(*) Listo de la kvar studotaj libroj :
Ne ekzistas verdaj steloj, de Liven Dek
Viktimoj, de Julio Baghy
Mondo de travivaĵoj, de Tibor Sekelj
La bona lingvo, de Claude Piron

Informoj kaj aliĝoj: Renée Triolle (triolle.renee@wanadoo.fr)

AtestoSuperaLernado.jpg 62,1 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

triolle.renee(ĉe)wanadoo.fr
Esperanto-domo “Grésillon”

Interesiĝintoj

Administranto