(Bildo: la kampanja poŝtkarto de UEA/EEU, senpage havebla por asocioj, kluboj kaj unuopuloj kun poŝtadreso en EU-lando - elŝutu la infomilon en https://mallonge.net/eu-karto)
UEA-Komisiono por eŭropa agado kaj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kune kun landaj kaj fakaj Esperanto-asocioj, regionaj kaj lokaj grupoj/kluboj kaj multaj individuaj esperantistoj agadas ekde majo 2021 kadre de la eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo", kiu daŭros ĝis proksimume majo 2022.
Nia hodiaŭa diskutrondo celas nek detalan informadon pri la Konferenco nek prezenton de detaloj de la kampanjo. Kelkaj aktivuloj koncize prezentas informojn kaj konsilojn pri la fina fazo de la kampanjo. Grava kaj interesa temo estas la aŭtomatigo de mesaĝado al konferencantoj. Ni prezentas du alternativajn metodojn. Tvitera kampanja mesaĝado estas alia temo pritraktata de aktivulo.
La ĉefa celo de la kunveno estas diskuto inter jam aktivaj kampanjantoj pri ideoj kaj proponoj por agado dum la lastaj monatoj de la EU-Konferenco. Kelkaj raportos pri spertoj dum la kontaktado de konferencantoj ktp.
Se vi ne povas partopreni, sed havas ideojn, proponojn aŭ kritikajn rimarkojn, sendu ilin al EU-kampanjo@gmx.eu