🖥 Decembra kunveno ĉe ESNY (Zoom)
10:00 - 11:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Monata renkontiĝo de la Novjorka societo kun eksterlandaj gastoj.

Loka

KIAM: sabaton, la 12an de decembro, je la 10:00 matene (Novjorka horo).
KIEL: per Zoom 


La klubo revekiĝas post longa dormado ĉi somere kaj aŭtune. Ni antaŭvidas ke venontsomere eblos renkontiĝi persone. Inter tiam kaj nun, ni vekiĝu ĝis reveno al (nova?) normaleco.
La datreveno de la naskiĝo de Zamenhof ĉiam tiras nin kune en decembro. Kvankam ni ne renkontiĝos specife homaĝe al Zamenhof li tamen donas al ni bonan okazon revidi nin.
Ĉi foje ni havos eksterlandajn gastojn kiuj rakontos al ni iom pri siaj lastatempaj spertoj rilate al Esperanto en siaj landoj kaj medioj. Post nia dormo estos bone rekonektiĝi al la tiu ne ĉiam spertebla, pli vasta Esperantujo.

PRI LA GASTOJ
Guilherme Fians, brazila antropologo, lastatempe doktoriĝis el la Universitato de Manĉestro, Britio, kie li verkis disertacion pri la Esperanto-movado. Li nun instruas ĉe la Universitato de Sao Paulo.

Dennis Keefe, komitatano de UEA, usonano kiu loĝas en Hispanio, dum multaj jaroj instruis Esperanton en Chinio.

Tyron Surmon lastatempe diplomiĝis ĉe la Universitato de Oksfordo, kie li verkis i.a. pri Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, kaj nun studas en Usono ĉe la Universitato de Misurio.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj