Nun regule okazas kunveno de Esperanto-amikoj en Braunschweig, kie eblas kune lerni kaj praktiki la lingvon. Ni ankaŭ diskutas pri Esperanto-kulturo kaj diversaj temoj, kune kantas kaj simple babilas. Novuloj bonvenas!
La lernolibro (Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek) kostas unufoje 10€.
Ĉar la Germana Esperanto-Asocio finance subtenas la kurson, membreco estas dezirata.
Ĉiun kvaran lundon (krom somera paŭzo en julio kaj aŭgusto) ni renkontiĝas inter 19:30 kaj 21:00.
Se vi interesiĝas pri partopreno aŭ havas kromajn demandojn, bv. kontakti braunschweig@esperanto.de