37a Internacia Esperanto-Konkurso por originala esperanta poezio kaj humuro EKRA-2026
Tradicia ĉiujara literatura konkurso por verkemaj esperantistoj el la tuta mondo. La rezultoj estas publikigitaj dum la tradiciaj Esperanto-tagoj en Razgrad, Bulgario en junio, ĉi jare tio okazos dum 12-14.06.2026. Programo aparte aperigota.

Kunveno/EventoAnoncoKonkurso

ESTIMATAJ  GESAMIDEANOJ!
SEDK  “D-ro Ivan Kirĉev”- urbo Razgrad, Bulgario lanĉas por 37a fojo Internacian Esperantan konkurson por originala esperanta poezio kaj humuro – EKRA-26. La sendotaj konkursaĵoj je liberaj temoj nenie devas esti publikigitaj antaŭe. Ili devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimoj. La konkursaĵojn, bonvolu vi sendu al retadresoj: edkrazgrad@gmail.com  ; dimakateva@gmail.com . La veran nomon kaj poŝtadreson, karaj partoprenontoj, vi  sendu al  dkateva@mail.bg kaj ekra_razgrad@mail.bg Limdato – 31.05.2026.  La rezultoj estos anoncitaj kadre de EKRA-2026, kiu okazos la 13an de junio 2026. La premiitaj konkursaĵoj estos publikigitaj en revuoj: “Bulgara esperantisto”, “Esperantista tribuno” – eldonaĵo de la Esperantista Domo pri kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrad.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

N/A
ekra_razgrad(ĉe)mail.bg
Ne estas indikita

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureRaia Androvska