Ĉiu partoprenonto bonvolu alsendi vian videon kun registrita kanto en la lingvo Esperanto kun samtempa alsendo de la partituro kaj la teksto de la kanto – ĝis la 20-a de aŭgusto – https://www.esperanto-festivalo-vroclavo.eu
InternaciaKonkurso
9aFestivalo-E-kanto.png626 kBKANTEMULOJ EL LA TUTA MONDO,
9aFestivalo-E-kanto.png626 kBjen lasta informo kaj ebleco partopreni en la 9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj.
La Eŭropan Festivalon de Esperantaj Kantoj aŭspicias UEA.
Partneroj: Rotary Club de Esperanto - Brasil, ILEI, Juna Amiko, Eurokka, Varsovia Vento...
Instigu ankaŭ neesperantistajn kantemulojn, ke ili fariĝu ambasadoroj de Esperanto kantante en ĝi.
La Festivalo okazos en tri kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto, 3. registrita en studio. Ĉiu kategorio havas ankaŭ aĝkategoriojn: infanoj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj.
La premioj estos aljuĝitaj por unuaj tri lokoj en ĉiu kategorio. Plie estos aljuĝita Ĉefpremio kaj nova premio – Aŭtora-premio (ĝin ricevos konkursanto, kiu prezentos plej bone propran kanton).
Ĉi-jare, la publiko aljuĝos sian premion, la Publik-premion, nur al video-kantoj. La voĉdonado okazos rete ekde la 20-a de aŭgusto.
La 12-an de septembro – rete okazos dum la Koncerto de la Premiitojanonco de rezultoj.
Ĉiaj informoj estas riceveblaj ĉe la adreso: festivalo.eo@gmail.com (skribu en la temo de la mesaĝo: E-kanto) aŭ telefone +48 692 551 131, +48 606 858 640, www.ecem.com.pl /