Aŭtunaj Tagoj estos ĉi-jare en la urbo de la 80-a Universala Kongreso. Temas pri la tria UK en Finnlando, kiu okazis en julio 1995 kaj havis ĉirkaŭ 2500 partoprenantojn. Dum la semajnfino en septembro ni konatiĝos kun la tiama kongresejo Tampere-halo kaj rememoros kune la neforgeseblan semajnon antaŭ tridek jaroj.
Vin bonvenigas Esperanto-Asocio de Finnlando kaj Esperanto-societo Antaŭen el Tampere.
Sabato, la 27-a de septembro 2025.
Kolektiĝo je 12:45 ĉe la ĉefa pordo de Tampere-halo por unuhora rondirado kun ĉiĉerono en Tampere-halo (ĉefe finnlingve). Antaŭe eblas memstara vizito en Muminmuzeo (Tampere-halo).
Post la rondirado vizito ĉe la Esperanto-arbo en la parko Sorsapuisto apud Tampere-halo kaj komuna irado al Kulturdomo Laikku.
En la kulturdomo prelegeto de la LKK-prezidanto Jukka Laaksonen pri diversaj aferoj kaj eventoj dum la 80-a kongresa semajno: ili estis ĉefe pozitivaj kaj eĉ humorplenaj, sed okazis ankaŭ kelkaj tiklaj situacioj. Vi, kiuj kunlaboris kiel kongresejaj volontuloj dum la UK en Tampereo, bonvole rakontu pri viaj spertoj. Ni havos ankaŭ kafopaŭzon kaj libroservon.
La vespero finiĝos en komuna vespermanĝo en loka restoracio (proprakoste).
Dimanĉo la 28-a de septembro 2025
Renkontiĝo je 10.30 sur la placo Keskustori antaŭ la Malnova Preĝejo. Jukka Laaksonen gvidos nian rondiradon dum kiu ni konatiĝos kun la industria urbo Tampere kaj aŭdos pli pri ĝia ekesto. Ni finos per vizito en la laborista muzeo Werstas (senpaga eniro). Poste komuna tagmanĝo (proprakoste) kaj fermo de la tagoj.
Notu: En vendredo 26.9. okazos vespera renkontiĝo al frualvenintoj en konvena loko, informiĝu pri tio.
En nia retejo vi trovos pliajn informojn kaj aliĝilon kun partoprenkotizoj:
https://www.esperanto.fi/eo/Kontaktulo: Tiina Oittinen, sekretario de EAF