Kunveno de La Verda Stelo - Esperanto Antverpeno
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Francoise Pellegrin: Mortu dum alia tago: Vakcinu vin! Mito aŭ realeco?"

Pordoj malfermaj ekde 19h30. Laŭ interkonsento eblas pli frue eniri.

La vakcinado estas unu el la plej gravaj rimedoj por protekti la homaron kontraŭ infektaj malsanoj, kiel variolo, poliomjelito, morbilo,…
Malgraŭ ĝia efiko eviti suferadon kaj amase savi vivojn, la vakcinado, ekde ĝia apero, renkontis kontraŭstarojn kun motivoj variaj.
Hodiaŭ, la malkresko de vakcinitoj malaltigas la nivelon de grupa imuneco, kiu funkcias kiel barilo kontraŭ la patogena agilo.
La konsekvenco estas ke malsanoj jam delonge forigitaj reaperas eĉ en industriaj landoj
( ekz : epidemio de morbilo en Francio en 2011).
Ni traktos diversajn aspektojn de tiu problemo, je saneca, historia, epidemiologia, sociokultura kaj bioetika vidpunkto.
Informoj

esperanto-antwerpen.weebly.com/ak...
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto
Yves Nevelsteen