Migra-promenada semajno
Olivier migras/promenas kun vi tra la regiono, parolante nur Esperanton

  • Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua kaj burgonja, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
  • Ni migrados laŭ la verda vojo kaj laŭ iuj el 31 eblaj migradpadoj ĉirkaŭ Baugé, tra kampoj kaj arbaroj, laŭ riveroj kaj lagetoj. Ni ekiros foje rekte de la kastelo, foje veturos per niaj aŭtoj al la start-loko. Ni marŝos meze 15 km ĉiutage.
  •  Vi alvenos en Greziljono inter vendredo 26/4 vespere kaj dimanĉo 28/4 vespere, plej malfrue lundon 29/4 antaŭtagmezo. Lunde ni faros du duontagajn promenojn. De mardo ĝis vendredo ni migros dum la tuta tago, tagmeze ni piknikos. Ĉiuj hejmeniros sabaton 4/5 matene.
  •  Planita horaro : 8h matenmanĝo, 9h foriro, 17h-18h reveno, 19h vespermanĝo, 20h30 vespera programo.
  •  La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Olivier akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj. Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni senĉese babiladas dum la tuta migrado kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Olivier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.
  •  Olivier BUISSON estas kampogardisto (kampara policisto) laŭprofesie, li pasie ŝatas migradon kaj Esperanton. En 2010 dum 10-monata vojaĝo en Sudameriko, al li trudiĝis la ideo fondi asocion pri migrado por esperantistoj kaj Esperanto-ŝatantoj por reklami migradon en la esperantistaro kaj Esperanton ĉe la migremuloj. Jen lia retejo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gresillon.org/spip.php?rubrique20#...
kastelo(ĉe)gresillon.org
Grésillon

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBert Schumann