Sal'! Ĉu vi estas junulo ĝis 35jaroj kaj foje emas esperantumi grupe? Kiel vi vidas sur ĉisupraj fotoj el nia Bruselumado#1, vi ne estas sola! Jen denove okazo por trafi internacian, viglan etoson dum hazarda dimanĉo en la jaro ;).
Venu konatiĝi kun bunta amikaro da junaj Esperantistoj okaze de la ĉeesto de 7 adoleskuloj el diversaj landoj, kunvenantaj pro semajnfino de la Verdaj Skoltoj! Bonvenas ĉiuj junuloj kun siaj amikoj, aŭ eĉ tutnovaj komencantoj aŭ interesitoj pri Esperanto! Uzado de la angla, franca, nederlanda lingvoj tute ne estos tabua!
Pri metrooj/tramoj/busoj en Bruselo: eblas pagi per ajna senkontakt-kapabla bankokarto: ĝi aŭtomate rezervos €7,5 por 24 horoj, kaj fine nur fakturigos po €2,10 por ĉiu horo da vojaĝado (do ĝis maksimumo de 7,5).
Tio ĉi validas por ĉiuj transportiloj de la kompanio STIB - MIVB. Ekzistas en Bruselo ankaŭ kelkaj busoj de Flandra deLijn kaj Valona TEC, do ne uzu ilin se vi ne volas krompagi post metroo!
Apud metrostacio 'Tomberg' (ekde trajnstacio Bruselo-centra atingebla per linio1, direkto Stokkel) troviĝas sportejo Poséidon: ni amuziĝos per glitkurado sur glacio inter proksimume la 12a kaj 14a horo (pagu mem la €13 surloke aŭ €10 se vi povas montri studentkarton. atentu ke oni ĉiukaze petas identigilon por ĉiuj aĝaj 14j aŭ pli).
Poste ni denove prenos metroon 1 (ĉifoje direkton Gare de l'ouest - Weststation), ĝis haltejo Merode aŭ Schumann, por promeni al loko kie ni varme manĝos kune: en skoltejo kiu gastigas la Verdajn Skoltoj aŭ en proksima manĝejo, ekzemple ĉirkaŭ placo Jourdan.
Laste, ĉirkaŭ la 15a30h, ni iros al la 'domo de Eŭropa historio' kiu situas tuj apud placo Jourdan. Eniro al tiu muzeo/ekspozicio estas tute senpaga kaj provizas memstaran rondiradon kun klarigoj en ajna oficiala lingvo de la EU sur tabulkomputilo kun aŭskultiloj.
Ne hezitu do inviti viajn amikojn, ĉu esperantistaj aŭ ne, kaj kontaktu nin kun ajnaj demandoj, eĉ pri nia skolta semajnfino, se vi aĝas malpli ol 18 kaj interesiĝas pri partopreni ĝin plene. Krome, ĉifoje ni havas la eblon provizi al vi senpagan tranoktejon , se tio faciligas vian viziton al Bruselo (sed skolte: do sur propra mato kaj en dormsako!).