🖥 Babila rondo - ni diskutas!
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Nia internacia babila rondo iĝas serioza: ni diskutas lingvistikan temon!

Internacia

Ĵaudo, la 6-an de majo 2021 je la 15:00 horo UTK, do:
16:00 h BST (somera horzono en Britio)
17:00 h MEST (somera horzono en Mezeŭropo)
 
Dieter Rooke ("ikonoklasto svisa") kaj David Kirkham ("Diko")
diskutas la demandon "Ĉu ĉiuj verboj esprimas agojn?"
 
Ili prezentas du kontraŭajn vidpunktojn kaj diskutas inter si kaj poste kun la aliaj partoprenantoj.
 
Neĥaosa disvolvo de la malferma diskuto inter ĉiuj partoprenantoj estos certigata far la organizanto. Diskutaj kontribuaĵoj estos limigitaj laŭ la daŭro por doni la eblecon al la prelegantoj respondi kaj al aliaj la ŝancon ankaŭ esprimi sin.
 
Post elĉerpiĝo de la diskuto ni havos tempon por libera babilado.
 
Ĝuu interesan debaton!
 
Ligilo al la zuma konferenco (aliĝo eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
aŭ uzu Meeting-ID: 837 2544 0857 kaj kiel pasvorton: la nomon de nia lingvo (tutminuskle)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

KDL(ĉe)gmx.eu

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKlaus Leith