La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) kunigas esperantistojn de nordorienta Usono kaj orienta Kanado por tri tagoj de amuzo kaj amikeco.
Esperantistoj venas ĉefe de Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, kaj Nov-Jorkio, kaj pasintaj partoprenantoj venis de Britio, Germanio, Svisio, kaj eĉ Japanio. La evento estas vere internacia sperto, kiu prezentas okazon konektiĝi kun aliuloj de malsamaj kulturoj per komuna dua lingvo.