00:00 - 23:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
73-a AMO-Seminario

Internacia

AMO 73: Komerco kaj Esperanto - kun IKEF

IKEF, Faka Asocio de UEA pri ekonomio kaj komerco) kompilis programon kun ses prezentantoj, el kvin kontinentoj por 73-a AMO-Seminario, la seminario de UEA por aktivula maturigo (AMO). Flanke de IKEF la sekretarioj Yas Kawamura (Japanio) organizas la sezonan kunvenon (SK) kaj komunan kunvenon (KK/jarkunveno) kaj Chimedseren Enkhee (Mongolio) organizas la daŭran dimanĉan kunvenon (DK). S-ro Kawamura organizas kadre de tio la AMO-seminarion. Kunordigas la eventon Stefan MacGill, estro de la Komisiono de UEA pri Aktivula Maturigo, subtene de Chielismo WANG Tianyi, prezidanto de IKEF, kaj Jeremie Sabiyumva, estrarano de UEA pri AMO-programo.

PROGRAMO (dimanĉo, la 30-an de majo)
UTC (la Greniĉa horo): 12:00 ĝis 15:00 UTC 
CEST (Centreŭropa tempo): 14:00 ĝis 17:00 CEST.
Irana tempo: 16:30 ĝis19:30
Japana tempo: 21:00 ĝis 00:00
Kalifornia tempo (PST): 05:00 ĝis 08:00

Per Zoom:
Gvidado de Yas Kawamura, ĝ. sekr. de IKEF.

(1) Stefan MacGill, 5-minuta enkonduko.

(2) Roland Rotsaert, honora prezidanto de IKEF prelegos pri la historio de IKEF, ĉar li estas unu el la fondintoj de IKEF, kaj sola restanto kun IKEF ĝis hodiaŭ.

(3) Ĉielismo WANG Tianyi prezidanto de IKEF prelegos "Kiel mi vivlaboris internaci-komerce per Esperanto"

(4) SABIYUMVA Jérémie (Burundo, kaj estrarano de UEA kun respondeco pri AMO) prelgos pri uzo de Myriad (ĉifromono) kaj komerco.

(5) Fabina YU Ximei, VP de IKEF-CN prelegos pri Belaj Artobidoj

(6) John Huang prez. de IKEF-Nordameriko prelegos pri Bela Ajlo

Nun en aktiva preparo estas la programoj de AMO-seminarioj 74 (VK), 75 (FR), 76 (BJ) kaj 77 (PL).

Kontaktoj:
Stefan MacGill, stefan.macgill@gmail.com
Chielismo WANG Tianyi, prezidanto de IKEF
http://www.ikef.info - chielismo@hotmail.com
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

aktivulo.net/
stefan.macgill(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto